Elektrokardiografio

skema bildigo de elektrokardiografiaĵo kun indikoj
normala 12-kanala elektrokardiografiaĵo

Elektrokardiografio (EKG), laŭ la signifo "elektra korotema grafikaĵo", estas la registro de la sumo de la elektraj aktivecoj de ĉiuj fibroj de la miokardio, la kora muskolo. La ekrana aŭ papera rezulto de la mezuro sekve nomiĝas "elektrokardiografiaĵo" – en multaj naciaj lingvoj kutimas ekvivalento al la neologismo "elektrokardiogramo", sed ĉar tute ne temas pri "gramo", do iurilate pri pezo, la neologismo evitindas cele al malhelpo de plej eventualaj miskomprenoj.

Antaŭ ĉiu kontrakto de la miokardio ekzistas nerva elektra ekscitiĝo, kiu en normala kazo originas en la sinusa nodo kaj pere de la kora ekscitotransporta sistemo atingas ĉiujn korajn muskoloĉelojn. La elektraj ŝanĝoj je elektraj potencialoj en la unuopaj koraj ĉeloj percepteblas ĉe la korpa surfaco, kaj eblas registri ilin per metalaj registriloj aplikitaj al manaj kaj piedaj artikoj, kiuj per dratoj konektiĝis al elektra registra aparato.

Rezultiĝas ĉiam ripetiĝanta bildo de la elektra kora aktiveco. Per la elektrokardiografio dedukteblas multaj informoj pri karakterizaĵoj kaj malsanoj de la koro. Tamen atentendas, ke la elektrokardiografio nur respegulas la elektran aktivecon de la koro, ne la kvanton de fakta elĵeto je sango.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search